声明書 » Manifesto

Manifesto

Milito komenciĝas en la nomo de defendo.
Milito profitigas armilindustrion.
Milito tuj fariĝas neregebla.

Milito facile komenciĝas sed malfacile finiĝas.
Milito kaŭzas malfeliĉon ne nur al soldatoj sed ankaŭ al maljunuloj kaj infanoj.
Milito severe vundas ne nur homajn korpojn sed ankaŭ homajn korojn.

Homa menso ne estas objekto de manipulado.
Homa vivo ne estas ies ŝakpeco.

La maro ne estu dispremita de militbazoj.
La ĉielo ne estu makulita per la muĝado de militaviadiloj.

Ni volas vivi, ne en normala lando, kie oni laŭdas sangoverŝon kiel kontribuon,
sed en speciala lando, kie oni fieras pri produktado de saĝo.

La scienco ne estas armilo de milito.
La scienco ne estas instrumento de komerco.
La scienco ne estas servanto de potenco.

Por protekti kaj krei vivlokon kaj pensliberecon unue ni devas enbati kojnon en arogantan potencon.

Volontularo por libereco kaj paco en la Universitato de Kioto.