Deklaracio: Ni kondamnas la invadon al Ukrainio fare de Rusio, kaj ni estas solidaraj al la popolanoj en Ukrainio

Ni forte kondamnas la registaron de Rusio pro la invado al Ukrainio, senkonsidere kian ajn pretekston ĝi montros.

En Ukrainio la rusa registaro arogante detruis la ordinaran vivon de la loĝantoj: matene vekiĝi sur lito; tage lerni en lernejo aŭ labori en oficejo; vespere altabliĝi kun familianoj hejme aŭ promeni sur strato kun geamikoj; nokte kviete endormiĝi. Ni kondamnas, ke la rusa registaro altrudis al la homoj en Ukrainio la kruelan staton, en kiu ili perdis domon pro la atakoj per misiloj, kaj ke ĝi devigis ilin evakuiĝi sub la ararmo en subteran stacion de metroo kaj pasigi noktojn sendorme pro maltrankvilo kaj timo.

Ni kondamnas la rusan registaron pro la milito, kiu povas pli grandigi la mondskalan suferon de pandemio kaǔzita de la koronaviruso, kaj kiu donas danĝeron vaste disŝuti radioaktivaĵon el la atomcentralo iam okaziginta katastrofan akcidenton.

Ni kondamnas la rusan rgistaron pro tio, ke ĝi disŝutas falsajn informojn pere de interreta medio; ke ĝi manovras publikan opinion favore al siaj egoismaj celoj politika kaj milita; ke ĝi elknedas falsan historion kaj tiel intencas difekti la komunan komprenon de la popoloj en la tuta mondo.

Ni kondamnas la rusan registraron, kiu strikte limigas liberan informadon de la amaskomunikiloj en sia lando, kaj perforte malpermesas la opiniojn de la civitanoj kontraŭ la milito.

Ni kondamnas la rusan registaron ankaŭ pro tio, ke ĝi estigis homojn fuĝantajn el batalkamp; homojn perdintajn loĝdomon, laboron kaj familianojn; homojn teruritajn sub la premo de okupacio; homojn rifuĝintajn en fremdajn landojn apartigite de sia fekunda tero de la hejmlando, kaj tiel la rusa registaro naskis la suferantojn, kiuj povas esti utiligitaj kiel materialoj en la internacia politika negoco manovrata de grandaj ŝtatoj.

Ni deklaras sinceran solidarecon al la loĝantoj en Ukrainio, kiuj sub malfacila cirkonstanco tamen ne perdas dignecon; strebas por teni sian vivon per diversaj rimedoj kaj interhelpo reciproka, kaj tiel aspiras la pacon.

Ni deklaras elkoran respekton al tiuj kuraĝaj homoj en Rusio, kiuj per diversaj manieroj esprimas sian opinion kontraŭ la milito kaj montras solidarecon al la homoj en Ukrainio.

Ni sentas, ke la suferoj de popolanoj en Ukrainio estas niaj propraj, kaj ni deklaras solidarecon al ĉiuj homoj en la mondo, kiuj montras sian opinion kontraŭ tiu ĉi milito.

la 26an de februaro, 2022
Volontula Grupo por Libereco kaj Paco en la Universitato Kioto

関連記事

ロシアによるウクライナ侵略を非難し、ウクライナの人びとに連帯する声明について

この声明書は自由に転載していただいてかまいません。


ほかにも、さまざまな言語で翻訳・発表されるとよいと考えています。ご協力いただける方は、自由と平和のための京大有志の会 info@kyotounivfreedom.com までご連絡ください。

TOP